Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

E_elsendo el la 30.04.2019

$
0
0

La 849-a E_elsendo el la 30.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Viktor Lagutin el Rusio, kiu ekde novembro 2018 estas E-volontulo en Bjalistoko. Pri lia laboro tie, akiritaj spertoj, sed ankaŭ esperantistiĝo kaj pliaj planoj ni interparolas antaŭmikrofone.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la uniaj decidoj pri malpermeso de malsamkvalita produkto de la sama marko en diversaj uniaj landoj kaj pri la deviga (necedebla al la patrino) dumonata poreduka forpermeso de la uniaj patroj.
Nia sciencbultena temo prezentas opiniojn de arkoleogoj pri la efektiva kristaniĝo de la pola popolo en la kunteksto de la nova nacia festo pri la Bapto de Pollando (14.04)
Muzike ni memorigas kanton el la KD „Bjalistokaj Prezentaĵoj” eldonita lige kun la Universala Kongreso 2009, „La valso antaŭ la spegulo”.
La akompana foto prezentas la eniron en la kafejon Esperanto en Bjalistoko, kie okazas lingvokursoj, gvidataj ankaŭ de nia hodiaŭa interparolanto.
Tiu foto aperos post la 6-a de majo, same kiel aktualaĵoj kaj sciencbultena temo paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj. Tiam aŭdiĝos ankaŭ en la rubriko Antaŭ nia mikrofono interparolo kun Viktor Lagutin. Ankaŭ nia elsendo aperos post ĉi tiu dato en la jutuba kanalo Espero2009.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433