La Kristnaska etoso plenigas la tutan 188-an E-elsendon ĉe
http://retradio.posterous.com. Unue ni prezentas felietonon pri polaj
kristnaskaj kripetoj. Sekvas ero pri pastro Jan Twardowski kun
specimena traduko de liaj kvar versaĵoj. Muzike ni ĉerpas el polaj
kaj alilandaj kristnaskaj kantoj en E-o.
E_elsendo el 25.12.2012
E_elsendo el la 28.12.2012
La 189-an E-elsendon inaŭguras vizita enrigardo en polajn muzeajn
horloĝajn kolektojn. Ja temas pri la lasta en 2012 varsovia programo.
Aŭdiĝas krome E-informoj kaj bondezirplena Leterkesto kun kelkaj
statistikaj retrorigardoj. Ĉio ĉi ĉe http://retradio.posterous.com.
E_elsendo el la 01.01.2013
Nova Jaro, novaj kalendaroj ! Pri ili diversfacete ni rakontas
komence. Ĉe nia mikrofono en la 190a E-elsendo
http://retradio.posterous.com gastas la renkontita aŭtune en Pollando
Bill Mak. Arkones estis la okazo aŭdi lian interesan prelegon pri
Hongkongo, la rekontiĝo interparoli ankaŭ pri lia laboro.
E_elsendo el la 04.01.2013
Ekologia informo el Pollando kaj la alia el Bulgario rilate rekonon
por la agado de esperantistoj, novaj kaj malnovaj kutimoj de Epifanio
en Pollando, la unua novjara Leterkesto – ĉio ĉi - aŭdiĝas en la
191-a varsovia E-elsendo ĉe: http://retradio.posterous.com.
E_elsendo el la 08.01.2013
Nia programo tradicie enhavas komence aktualaĵojn, temojn el la pola gazetaro kaj sciencan bultenon. Barbara proponas renkontiĝi kun sia antaumikrofona gasto renkontita eĉ du fojojn en 2012, laste en Poznano, aŭtune.
E_elsendo el la 11.01.2013
“Mondlingvoj forpasas kaj venas” – tiel titolita prelegaro okazis
hieraŭ en la universitato de Helsinki, hodiaŭ ni raportas pri ĝi dank’
al J. Ahomaeki. Krome en la 193 E-elsendo ĉe
http://retradio.posterous.com ni invitas al Palmejo de Zielona Góra.
Aŭdiĝas E-informoj kaj Leterkesto. Kantas Manuel.
E_elsendo el la 15.01.2013
Mallonga interparolo kun Humphrey Tonkin pri la Belartaj Konkursoj de
UEA troviĝas en la programo de la 194a E-Elsendo. Ĉe
http://retradio.posterous.com aŭdiĝas krome aktualaĵoj, temoj el la
pola gazetaro kaj scienca bulteno. Kantas bjalistokaj gejunuloj, ni
aŭskultas kanton el KD de Strika Tango.
E_elsendo el la 18.01.2013
Pri la subtera muzeo de Krakovo funkcianta ekde 2010 vi aŭdas i.a. en
la 195-a E-elsendo ĉe http://retradio.posterous.com. Krome audiĝas
aktualaĵoj, E-informoj kaj Leterkesto. Kantas Patrick. Lia kanto el
la KD Okcitanio eldonita de Vinilkosmo aparte atentigas pri ĝia
Promeskampanjo.
E_elsendo el la 22.01.2013
Post aktualaĵoj kaj temoj el la pola gazetaro ni proponas literaturan
elsendon. En la 196a programo ĉe http://retradio.posterous.com estas
prezentita la 1a parto de la rakonto "Plenkreskuloj kaj infanoj en
Oświęcim" el la rakontaro "Medalionoj" de Zofia Nałkowska.
E_elsendo el la 25.01.2013
En la 197-a E-elsendo de Pola retRadio aŭdiĝas la 2-a parto de la
rakonto "Plenkreskuloj kaj infanoj en Oświęcim" el la rakontaro
"Medalionoj" de Zofia Nałkowska. Ni prezentas silueton de la aŭtorino.
Krome ĉe http://retradio.posterous.com aŭdiĝas aktualaĵoj kaj
E-informo pri skanado de E-gazetoj.
E_elsendo el la 29.01.2013
En 198-a elsendo ĉe http://retradio.posterous.com aŭdiĝas aktualaĵoj.
En ĝi apartan atenton ni donas al la vaŝingtona diskuto pri pola
oficiro W. Pilecki, la tn. volontulo de Auschwitz. Aŭdiĝas krome temoj
el la pola gazetaro kaj scienca bulteno.Kantas Konga Espero kaj Kajto.
E_elsendo el la 01.02.2013
La 98-a UK En Rejkjaviko estas la ĉeftemo de la 199a E-elsendo, en
nia interparolo kun KKS, Clay Magalhães. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj.
Ĉe la adreso http://retradio.posterous.com troviĝas ankaŭ kutima
vendrede Leterkesto, la forumo por opiniinterŝanĝo inter la
geaŭskultantoj kaj la Redakcio.
E_elsendo el la 05.02.2013
Bruce Crisp, nia aŭskultanto kaj kunlaboranto el Kanado estas la gasto
de la 200-a E-elsendo de Pola retRadio. Ĉe la adreso
http://retradio.posterous.com aŭdiĝas komence aktualaĵoj, temoj el la
pola gazetaro kaj scienca bulteno. Kantas KTP sian kanton el la KD
“Plaĉas al mi” eldonita de Vinilkosmo.
E_elsendo el la 08.02.2013
En la leterkesta forumo eĥas la marda, 200-a E-elsendo, sed krome en
la 201-a programo aŭdiĝas ĉe http://retradio.posterous.com aktualaĵoj
kaj
E-informoj. Bildkarto el Pollando prezentas la ruinon de la Reĝa
Kastelo en Chęciny.
E_elsendo el la 12.02.2013
Morgaŭ la 2-a Monda Tago de Radio. Lige kun ĝi ni interparolas kun A.
Pettyn. Komence ĉe http://retradio.posterous.com aŭdiĝas aktualaĵoj,
temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. “La estonto estas nun”
estas la brazila
E-kanto, kiun fragmente ni prezentas en la 202 E-elsendo de Pola retRadio.
E_elsendo el la 15.02.2013
En nia ĉiuvendreda E-elsendo varie eĥas Monda Tago de Radio (13.02) en
Leterkesto, aŭdiĝanta en ĝia fino estas pli riĉa. Ĉe la adreso
http://retradio.posterous.com aŭdiĝas krome aktualaĵoj kaj
E-informoj. Morice Benin kantas la kanzonon “Maristoj de l’ ter’” el
sia KD eldonita de Vinilkosmo.
E_elsendo el la 19.02.2013
La gasto de nia 204-a E-elsendo estas ĉi-marde Nuegosh Dube el
Varsovio. Pli frue ĉe http://retradio.posterous.com aŭdiĝas
aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Novan
kanton en Esperanto “Valora koncert’” kantas Mélanie Prin. Per ĝi ni
salutas ĉiujn geaŭskultantojn lige kun SIA.
E_elsendo el la 22.02.2013
E_elsendo el la 26.02.2013
Tradiciaj eroj: novaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno
aŭdiĝas kun tute novaj enhavoj. Eĉ tri E-kantoj en la plenumo de Kajto
el Nederlando, Ling el Ĉinio kaj Jacques Yvart en Francio emfazas
niajn printempsopirajn atendojn. Ĉio ĉi en la 206-a E-elsendo ĉe
http://retradio.posterous.com.
E_elsendo el la 01.03.2013
Aktualaĵoj, la vizito en la kretaj subterejoj de Chełm, E-informoj
kaj leterkesta forumo – ĉio ĉi estas aŭdebla kaj aŭskultebla en la
207-a E-elsendo de la Pola retRadio ĉe la adreso
http://retradio.posterous.com.