La ukraina prezidento plian fojon atakis Pollandon pro tio, ke ĝi ne helpas al Ukrainio. Temas pri la pafkraŝado de rusaj rakedoj eĉ super la teritorio de Ukrainio kaj ne-livero de MiG-29.
La pola defendministro Władysław Kosiniak-Kamysz reagis je tiuj skandalaj asertoj konstinte, ke Pollando transdonis al Ukrainio tiom da militistaj akcesoraĵoj, kiom eblis. La limon konsistigas defendkapablo kaj sekureco de Pollando mem. La decido pri pafkraŝado de rusaj rakedoj dependas de la tuta NATO kaj de unuopa ŝtato.
Je la kritikaj vortoj de la ukraina prezidento reagis ankaŭ Radosław Sikorski, la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, kiu memorigis ĉeokaze la enorman helpon donitan de Pollando – en la komparo kun aliaj landoj helpantaj al Ukrainio – konsiderante la polan malnetan enlandan produkton.
Temas pri helpo militista, financa, ekonomia, humaneca, ne parolante pri ukrainaj enmigrantoj bonvenigitaj kaj daŭre venantaj al Pollando.
El la elsendo 05.11.2024. Legas Milada – 01′ 31″