Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Uniaj civitanoj zorgu pri la produktoj de urĝa bezono

$
0
0

La eksa finna prezidento, konsilisto de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono asertas, ke la Unio devas rekomendi al la ŝtatoj-membroj, ke ĝiaj civitanoj provizu sin per nutraĵoj, akvo kaj artikoloj de la urĝa bezono kiel medikamentoj, lanternoj, radiopiloaparatoj, kiuj sufiĉus por almenaŭ 72 horoj. La ŝtatoj devus prilabori rekomendojn por evakuo kaj disponigebleco de savservoj. La eksa finna prezidento atentigis, ke la Unio ne estis preparita por la pandemio, nek por la situacio en Ukrainio, tial necesas zorgi pri preteco aktiviĝi, se estos tia bezono.

El la elsendo 05.11.2024. Legas Milada – 0′ 56″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433