Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

Pollando avanas en la produktado de torĉoj

$
0
0

Jam de multaj tagoj la polaj grandspacaj vendejoj plenplenis je tombotorĉoj, kio ligiĝis kun la novembra Festo de la Mortintoj, kaj kun la kutimo lumigi ilin sur la tomboj de proksimuloj kaj konatoj. Torĉoj tamen estas ne sole simbolo de memoro, sed grava elemento de la pola eksporto. Kiel sciigis International Trade Center la eksportovaloro de la polaj torĉoj kaj kandeloj atingis en 2023 la valoron de 764 milionoj da eŭroj. Laŭ „Puls Biznesu” Pollandon antaŭas Ĉinio, kiu eksportas torĉojn kun la valoro de 877 milionoj da eŭroj.
La vendado de torĉoj kreskis post la pandemio je 40 procentoj. La ĉefa komerca partnero de Pollando estas Germanio, kiu aĉetas ĉiun trian eksportatan polan torĉon. Ĉiu deka pola torĉo aŭ kandelo trafas sur la merkaton de Nederlando. La landa produktado de torĉoj tutece kontentigas la bezonojn de la pola merkato. En 2023 poloj aĉetis 300 milionojn da torĉoj pagante por ili 700 milionojn da zlotoj.

El la elsendo 05.11.2024. Legas Maciek – 01′ 14″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433