En la 1359-a E_elsendo el la 10.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭtage de la 11-a de novembro, kiu estas la Nacia Festo de Pollando ni memorigas la literaturan elsendon el 1980 de Jan Klimek kaj Andrzej Pettyn dediĉitan al la romano „Ringo el ĉevalharoj”. En la 106-a datreveno de la regajnita suverenco de Pollando en 1918 ni atentigas per ĝi, ke Pollando batalis por defendi sian suverenecon ankaŭ en postaj periodoj defendante sin i.a. kontraŭ invadintaj Germanio kaj Sovetunio. La epizodo koncernas la deportadon al Siberio en la epoko de instaliĝanta en Pollando komunista regado.
• Unu el la simboloj de la regajnita suverenco estis la Saksa Palaco, pri kio ni atentigas komence, la palaco eksplodigita de germanoj post la falo de la Varsovia Insurekcio 1944. Post dekoj da jaroj venis decido ĝin rekonstrui. Pri la rilata internacia premio atribuita por rekonstruprojekto ni informas en la kulturkronika programero.
• La interreta grafikaĵo bildigas kiel fragmenton de la antaŭmilita aspekto de la Saksa Palaco en Varsovio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.