Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433

La rekonstruprojekto de la Saksa Palaco premiita

$
0
0

La ĉikaga Muzeo Ateneum kunorganizas ekde 20 jaroj Internacian Arkitekturan Konkurson, kiu distingas la plej bonajn arkitekturajn projektojn el la tuta mondo elstarigante estetikan aspekton de la nuntempa arkitekturo. Por la nunjara konkurseldono estis anoncitaj 850 projektoj, el inter kiuj la ĵurio elektis 26 laŭreatojn. En la kategoriio Restaŭro/renovigo la premion ricevis la pola arkitektura laborejo WXCA kaj ĝia ideo pri rekonstruo de la Saksa Placo, de Brühl-palaco kaj brikdomoj ĉe la strato Królewska en Varsovio.
La Saksa Palaco estis unu el la simboloj de la antaŭmilita Varsovio kaj la 2-a Pola Respubliko. Antaŭ ĝi en la intermilita periodo estis okazantaj la plej gravaj solenaĵoj kaj eventoj, aparte tiuj ligitaj kun la restarigo de la sendependeco de Pollando en 1918.
La arkitetoj de WXCA prilaboris sian projekton baze de arkivaj fotoj kaj ilustraĵoj, sed iliaj internoj, estas adaptitaj al la nuntempaj funkcioj. En la nova arkitektura komplekso troviĝos institucioj registaraj kaj kulturaj, aldone publikaj oficejoj. La decido pri la rekonstruo de la Saksa Palaco estis alprenita en 2021. Iniciatis ĝin la pola prezidento lige kun la 100-a datreveno de la regajnita suvereneco de Pollando. La fina rekonstro de la Saksa Palaco estas planita por la jaroj 2027-2030.

El la elsendo 10.11.2024. Legas Pamela – 01′ 58″


Viewing all articles
Browse latest Browse all 2433