Quantcast
Viewing all 2556 articles
Browse latest View live

E_elsendo el la 19.04.2013


E_elsendo el la 23.04.2013

E_elsendo el la 26.04.2013

E_elsendo el la 02.04.2013

Aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno konsistigas la informriĉan enhavon de la ĉiumarda E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe http://www.pola-retradio.org   En la 216-a E-programo muzike akompanas nin du kantoj de la slovaka pop-roka grupo TEAM – “Volas ni” kaj “Rakonta silentado”.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 05.04.2013

Novaj enhavoj en aktualaĵoj politikaj kaj kulturaj, la laŭvica silueto de koninda polo, ĉi-foje J.J. Ignacy Łukasiewicz, E-informoj kaj Leterkesto aŭdiĝas en la 217-a E-elsendo de Pola RetRadio ĉe http://www.pola-retradio.org

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 09.04.2013

En la 218-a E-elsendo Pola RetRadio audiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro, sciencaj informoj. La muzika gasto de la elsendo estas la grupo Young Folk Crew el Bjalistoko kreiĝinta ĉe la tiea Zamenhof-Centro. Ĉio ĉe http://retradio.posterous.com kaj samtempe ĉe http://www.pola-retradio.org.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 12.04.2013

La enhavon de la 219-a E-elsendo de Pola RetRadio konsistigas interesa kultura informo, felietono pri la plej malnova kuracloko de Pollando, Cieplice-Zdrój. Aŭdiĝas E-informoj kaj la Redakcio renkontiĝas kun siaj geaŭskultantoj kadre de Leterkesto. Ĉio ĉi estas aŭdebla ĉe la adresoj: http://retradio.posterous.com kaj http://www.pola-retradio.org.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 16.04.2013

La marda, 220-a E-elsendo de la Pola RetRadio enhave riĉas per aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Ĉe la adreso: www.pola-retradio.org kantas krome la ensemblo de la Varsovia Politekniko, furorinta dum UK-1987 kaj Supernova (KD de Vinilkosmo).

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 19.04.2013

Aktualaĵoj, hodiaŭ tutece dediĉitaj al la 70-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la varsovia getto, E-informoj kaj Leterkesto plenigas la enhavon de la 221-a E-elsendo de Pola retradio. Ĝi estas aŭskultebla pere de la adreso: www.pola-retradio.org

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 23.04.2013

La enhavo de la 222-a E-elsendo de la Pola Retradio www.pola-retradio.org konsistas el aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro, sciencaj informoj. En trarigardo de la E-gazetaro estas traktitaj la nunjaraj numeroj de Esperantolehti kaj Norvega Esperantisto. Kantas Jacques Yvart.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 26.04.2013

Aktualaĵo, silueto de koninda polo, prof. Hilary Koporowski, la inventinto de injekciaĵo kontraŭ poljomjelito, E-informoj kaj Leterkesto konsistigas la enhavon de la 223-a E-elsendo de Pola RetRadio aŭdebla ĉe www.pola-retradio.org

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E-elsendo el la 30.04.2013

La gasto de nia 224-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas la ĉefpreleganto de la lastsabata Malferma Tago en la CO en Roterdamo Kalle Knivilä. Komence aŭdiĝas novenhavaj aktualaĵoj temoj el la pola gazetaro kaj scienca temo.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 03.05.2013

La 225-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org konsistas el aktualaĵoj, en kiuj ni ligas al la solenata la 3-an de majo en Pollando Tago de la Konstitucio. Aŭdiĝas E-informoj. En leterkesto  ni referencas i.a. al  komentoj pri  la interparolo kun Kalle Knivilä kaj klarigas la demandon pri inventintoj de  injekciaĵo kontraŭ poliomjelito, inter kiuj kiel la unua estis profesoro Hilary Koporowski.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

Ĉiam pli da turistoj en Toruń – 03.05.2013 je la 8-a minuto

Kun ĉiu jaro kreskas la nombro de turistoj vizitantaj la naskiĝurbon de Mikołaj Kopernik. Torunon en 2012 vizitis unu miliono 657 mil turistoj. Unu kvinonon konsistigas eksterlandaj gastoj. Inter ili avanis turistoj el Germanio, Francio kaj Britio. Ĝenerale temis pri turistoj meze 27-40-jaraĝaj, inter kiuj dominis virinoj. Ĉiuj statistike elspezis dum sia restado 42 zlotojn pli ol en 2011. Al ĉiuj la urbo vekis asociaciojn unuavice kun mielkukoj, Nikolao Kopernik kaj malnovurba kvartalo. La gastoj plej volonte vizitis planetarion, la domon de Kopernik, la urbodomon, la katedralon de sanktaj Johanoj kaj la preĝejon de la Plej Sankta Virgulino-Maria. Turistoj alte taksis la etoson de Toruno, kiu en la 5-grada skalo akiris 4,7 poentojn. Oni alte taksis ankaŭ la urban distroferton, turisman informadon, urbajn inform­afiŝojn kaj sekurecon. Ne plaĉis nesufiĉa nombro de parkejoj, publikaj tualetejoj kaj tarfikstopado. Enketiloj por turistoj estis pretigitaj en la pola kaj 6 fremdaj lingvoj enhavante 20 demandojn kaj rubrikon por person­donitaĵoj. La enketadon Toruno okazigis en marto, majo, aŭgusto kaj oktobro. Partoprenis ĝin 1554 personoj.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 07.05.2013

Abiturientaj ekzamenoj en Pollando estas unu el la novaĵoj de nia 226-a E-programo ĉe la adreso www.pola-retradio.org. Sekvas ilin temoj el la pola gazetaro kaj sciencaj informoj. Nia antaŭmikrofona gasto estas Povilas Jegorovas, la prezidanto de Litova E-Asocio. La ĉeftemo de la interparolo estas la julia BET-49, en kies kultura programo prezentiĝos i.a. la litova grupo Asorti. Ilia kanto ornamas nian hodiaŭan elsendon.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 10.05.2013

Signifan parton de nia vendreda programo ĉe www.pola-retradio.com okupas la sonsceno pri prezento de la libroservaj novaĵoj fare de Ionel Onet dum la lasta Malferma Tago de la CO en Roterdamo. La 227-a  E-elsendo enhavos komence aktualaĵon, informon el la lastaj Gazetaraj Komunikoj. Fine tradicie aŭdiĝas Leterkesto.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E-elsendo el la 14.05.2013

Ela Karczewska el Bjalistoko estas la gasto de la 228-a E-elsendo de la Pola RetRadio rakontante pri sia vojaĝo al la sicilia Mazara dell Valo kun la kantgrupo Young Folk Crew. Ili koncertis tie, ili kantas ankaŭ en nia ĉiumarda elsendo. Ĉe la retradreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas komence aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno.  Aŭskultu nin, aŭskultigu aliajn! Ne forgesu reagi per viaj rimarkoj, opinioj, sugestoj.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E-elsendo el la 17.05.2013

La informo pri Nokto de Muzeoj la plej proksiman semajnfinon en Varsovio komencas la 229-an E-elsendon de Pola RetRadio. Ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni sekve invitas al koninda loko Ostrzyca, kiu atestas, ke iam ankaŭ en Pollando funkciis vulkanoj. E-informoj kaj Leterkesta renkontiĝo, en kiu i.a. ni informas pri nia retejo kompletigas la ĉiuvendredan elsendon. Muzike akompanas al ni Jacque Yvart per la kanto La pluvombrelo el  sia unua KD eldonita de Vinilkosmo.

La teksto de la informo pri Nokto de Muzeoj troviĝas en la sekcio Novaĵoj. La tekston  pri Ostrzyca estas konsultebla en la sekcio Felietonoj.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 21.05.2013

Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Rejkjavika UK de UEA estas la temo de interparolo kun aldona Komisiito por ĉi tiu tasko, Emilio Cid el Brazilo. Komence de la 230-a E-elsendo de la Pola Retradio aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Kante akompanas nin hodiaŭ Flavio Fonseca.

En la paĝo www.pola-retradio.org eblas jam  legi la tekstojn de aktualaĵoj kaj informojn de la  scienca bulteno samtempe ilin aŭskultante.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

E_elsendo el la 24.05.2013

La ĉi-vendreda E-elsendo el Varsovio, ĉi-foje jam la 231-a, proponas aktualaĵon, felietonon pri polaj insurgentoj de la Januara kontraŭcara Insurekcio, kiuj fariĝis la unuaj esploristoj de la plej malnova kaj plej profunda lago de la mondo, Bajkalo. Ni prezentas E-informojn kaj fine traktas aktualajn temojn sur la leterkesta  forumo.

En la rubrikoj Aktualaĵoj kaj Felietonoj estas legeblaj tekstoj aŭdiĝantaj en la  elsendo

Image may be NSFW.
Clik here to view.
Viewing all 2556 articles
Browse latest View live