Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all 2433 articles
Browse latest View live

E_elsendo el la 28.05.2013

$
0
0

Heidi Goes estas nia antaŭmikrofona gasto rakontante pri siaj lastaj spertoj en Indonezio kaj la Orienta Timoro. Tiun interparolon, surbendigitan dum la Malferma Tago en Riterdamo, antaŭas  aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. En la 232-a E-programo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas litova kanto en Esperanto Vojoj tra maro.

Pere de la sama paĝo estas krome konsulteblaj en la rubrikoj Aktualaĵoj kaj Sciencaj informoj ses tekstoj akompanitaj de la sondosieroj el la hodiaŭa elsendo.


E_elsendo el la 31.05.2013

$
0
0

Multaj komentoj kaj reagoj   pri la novaj eblecoj de la funkcianta jam unu monaton nova adreso de la Pola RetRadio en Esperanto ĉe www.pola-retradio.org dominas en la nunsemajna Leterkesto. Antaŭas ĝin aŭdiĝantaj komence aktualaĵoj, felietono pri laŭvica vidindaĵo, ĉi-foje Murżanów-Parko en la okcidenta Pollando, informo pri la 2-a monda ekzamentago laŭ KER-sistemo. Varsovian folkloran kanton plenumas la ensemblo de la Varsovia Politekniko.

Pere de la paĝo www.pola-retradio.org estas konsulteblaj tekstoj de aktualaĵoj kaj de la felietono pri laŭvica vidindaĵo, Mużakowski-Parko. Akompanas ili sondokumentoj el la hodiaŭa elsendo.

E_elsendo el la 04.06.2013

$
0
0

Katalin Kovats estas la gasto de la 234-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org antaŭ la planita por la 8-a de junio 2-a Monda KER-ekzamenttago. Komence de la programo aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Muzike akompanas nin la litova grupo Asorti per sia kanto Ni kredu Amiko.

Pere de la sama adreso estas jam legeblaj kaj samtempe aŭskult­eblaj aktualaĵoj kaj informoj el la scienca bulteno de la hodiaŭa elsendo.

E_elsendo el la 07.06.2013

$
0
0

La enhavo de la 235-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org konsistas el la komencaj aktualaĵoj, arkiva interparolo, informo de nia hispana aŭskultanto Tonjo del Barrio pri interesa Tago de la Libro en la madrida San Fermin kaj leterkesta renkontiĝo. Per la arkiva interparolo el 1988 ni omaĝas la memoron de la forpasinta la 4-an de junio 2013 longjara parolista kunlaboranto de nia E-Redakcio de Pola Radio, Lucjan Szołajski.

La komencaj aktualaĵoj kaj la informo el Madrido de Tonjo del Barrio estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Aŭskultantoj kontribuas.

E_elsendo el la 11.06.2013

$
0
0

La pasanta hodiaŭ 156-a naskiĝ­datreveno de Antoni Grabowski enhave dominas en la 236-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni informas pri la semajnfinaj Grabowski-Tagoj en Toruń (la norda Pollando), Barbara Pietrzak felietonas pri Grabowski, kiel E-pioniro kaj patro de la E-poezio. Specimene el niaj arkivaĵoj ni prezentas fragmenton de la enkonduko al plej grandioza tradukverko de Grabowski, kiu estas „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Recitas Zbigniew Lutogniewski.

La ĉi-marda aktuala segmento de la programo limiĝas al aktualaĵo, temo el la pola gazetaro  kaj scienca informo Ili ĉiuj estas jam samadrese legeblaj kaj samtempe aŭskult­eblaj, simile kiel la feliotono pri Antoni Grabowski.

E_elsendo el la 14.06.2013

$
0
0

La programo de la 237-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org proponas aktualaĵon, felietonon pri prof. Jan Czochralski, kiel koninda polo. E-informo rilatas al aktivado de UEA-komisiitoj ĉe UN. En Leterkesto oni traktas recenzajn leterojn de la aŭskultantoj el Kanado, Finnlando kaj Ĉinio. Kantas Georgio Handzlik.

En la redakcja retejo en la rubriko Novaĵoj kaj Felietonoj eblas aŭskulti kaj samtempe legi la tekstojn de la novaĵo kaj felietono el la aktuala E-elsendo.

E_elsendo el la 18.06.2013

$
0
0

Aktualaĵoj en la E-elsendo  de la Pola RetRadio www.pola-ret-radio.org el la 18-a de junio 2013 konsistas el novaĵoj, temoj el la pola gazetaro. Kantas Mélanie Prin kaj ŝian kanton Morgaŭ [E-vortoj de Lorenzo Tomezzoli] sekvas scienca bulteno kaj interparolo kun Stanisław Mandrak pri Ĉebalta E-ista Printempo, kiun semajnfine partoprenis Barbara.

En la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj aldoniĝis entute kvin tekstoj el la lastmarda E-elsendo, kiuj estas paralele aŭskulteblaj. La kanto de Mélanie Prin Morgaŭ (Demain) estas aŭskultebla en YouTube. Surekrane estas videblaj la E-vortoj de la kanzono.

E_elsendo el la 21.06.2013

$
0
0

La programo de la 239-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org komence enhavas aktualaĵojn. Nia felietono estas dediĉita la Marborda Regiono de Koszalin. La E-informoj rekomendas teatran staĝon en la franca Grezijono en aŭgusto kaj tuj poste sekvontajn 17-ajn Internaciajn E-Renkontiĝojn en la bretona Plouzek. La elsendon finas la leterkesta renkontiĝo. Kante akompanas nin la hispana grupo Kvaropo Sinkopo, en kies plenumo ni aŭdas Kiu velas sur mar’.

Ankaŭ ĉi-foje du komencaj aktualaĵoj kaj la teksto de nia ĉi-vendreda felietono estas legeblaj kaj paralele aŭdeblaj en la rilataj rubrikoj.


E_elsendo el la 25.06.2013

$
0
0

Jo Haazen el Belgio/Rusio estas la antaŭmikrofona gasto en la 240-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Jam baldaŭ (30.06-07.07.2013) li dufoje koncertos kadre de la 12-a Internacia Kariljona Festivalo en Sankt-Peterburgo. Nia interparolo rilatas al lia kariljonista kariero, kaj muzike akompanas ĝin  komponaĵo de Johannes Brahms ludita per kariljono el la KD „Jo Haazen kaj lia skolo”. Komence de la elsendo ni proponas aktualaĵojn, temojn el la pola gazetaro kaj sciencan bultenon.

En la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj aldoniĝis kvar novaj tekstoj el la marda E-elsendo, kiuj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.

Hodiaŭ STUDIO http://novajhoj.weebly.com/ reklamas la intervjuon de Pola Retradio kun Jo Haazen.
Robert Poort – redaktanto de STUDIO ankaŭ montras belan reklamafiŝon kaj artikolon pri Jo Haazen en Vikipedio, kaj YouTub-filmeton pri lia verko.

E_elsendo el la 28.06.2013

$
0
0

La 241-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org komence enhavas aktualaĵojn. Nia felietono estas dediĉita al laŭvica kondinda polo, ĉi-foje prof. Jan Żabiński. La E-informo koncernas la plej freŝajn donitaĵojn pri la Rejkjavika UK. La elsendon finas la leterkesta forumo.

La tekstoj paralele aŭskulteblaj kun elektitaj sondokumentoj el la vendreda programo estos  pro   teknikaj problemetoj konsulteblaj kun prokrasto.

E_elsendo el la 02.07.2013

$
0
0

Per interparolo kun Robert Kamiński ni retrorigardas al la semajnfina 33-a Pola E-Kongreso en Łódź (Lodzo) kompletigante la interparolon per kelkaj informoj pri ĝia labora flanko. Komence de la 242-a elsendo el Varsovio ĉe www.pola-retradio.org. Tradicie en la komenco aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno.

En la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj aldoniĝis kvar novaj tekstoj el la marda E-elsendo, kiuj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.

E_elsendo el la 05.07.2013

$
0
0

En la 243-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org komence aŭdiĝas aktualaĵoj kaj  felietono pri vizitinda loko en la sudokcidenta Pollando, Szczawno-Zdrój. E-informo rilatas al la E-kursoj en Herzberg. Sekvas ĝin Leterkesto. En la hodiaŭa E-elsendo aŭdiĝas la kanto Cigana Veturilaro en la plenumo de Remigiusz Kossakowski.

Samtempe el la hodiaŭa elsendo estas legeblaj kaj aŭskulteblaj du novaĵoj kaj la felietono pri Szczawno-Zdrój.

E_elsendo el la 09.07.2013

$
0
0

Ĉi-marde parton de nia E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni dediĉas al literaturo, lige kun la solenata en Pollando Jaro de Julian Tuwim. Krom felietono dediĉita al la poeto ni citas el nia arkiva elsendo memorigante lian versaĵon „Epistolo sentimentala” en la traduko de Leo Belmont.

Komence de nia 244-a elsendo aŭdiĝas aktualaĵo, temoj el la pola gazetaro kaj scienca informo.

Ĉe la paĝo estas jam afiŝitaj tekstoj paralele aŭskult­eblaj el la hodiaŭa elsendo en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

E_elsendo el la 12.07.2013

$
0
0

Pola RetRadio en sia 245 E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org proponas aŭskulti informon pri interesa ideo de pola sciencisto pri tio kiel protekti Japanion kontraŭ katastrofaj sekvoj de cunamoj. Kiel vizitindaĵon ni prezentas Muzeon de Turhorloĝoj, kiu post 7 jaroj morgaŭ denove estos malfermita.  Ne mankas E-informo kaj la tradicia vendreda Leterkesto. Hodiaŭ muzike nian elsendon akompanas la kariljona komponaĵo el la disko Jo Haazen kaj lia skolo. Pri kongreso kantas Ramona van Dalsem.

El la hodiaŭa elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj novaĵoj kaj la felietono pri Muzeo de Turhorloĝoj en Gdansko.

E_elsendo el la 16.07.2013

$
0
0

Neplena semajno dividas nin disde la 98-a UK en Rejkjaviko, Islando. En la kongresetoson enkondukas konata prikongresa kanto de Georgo Handzlik. En la historian etoson de la kongreslando enkondukas nin la 1-a parto de Prelego pri Islando de Þórbergur Þóđarson el la 52-a numero de “La Tradukisto”. En la komenca, informa parto de la 246-a E-elsendo aŭdiĝas aktualaĵo, temoj el la pola gazetaro kaj scienca informo.

Ĉe la paĝo www.pola-retradio.prg estas afiŝitaj tekstoj paralele aŭskult­eblaj el la hodiaŭa elsendo en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.


E_elsendo el la 19.07.2013

$
0
0

La 2-a parto de la historia Prelego  pri Islando estas grava ero en la 247-a E-elsendo de Pola RetRadio lige kun la 98-a UK en Rejkjaviko. Komence ĉe www.pola-retradio ni informas pri grandigado de arbarareo en Pollando destinante por tio nefekundajn grundojn. Saarlanda E_ligo atendas junajn prelegantojn. Tiun informon sekvas la kanto “Junaj Idealistoj” en la plenumo de Dolĉamar. La kanto devenas el la KD de Vinilkosmo “Elektronika Kompil’”. En Leterkesto i.a. ni citas el la son­dokumenta komento pri niaj elsendoj de nia pola aŭskultanto, Andreo Bach.

El la hodiaŭa elsendo estas paralele legebla kaj aŭskultebla informo pri grandigado de arbarareo en Pollando en la rubriko Novaĵoj

E_elsendo el la 22.07.2013

$
0
0

Lunde, la 22-an de julio ĉe la adreso: www.pola-retradio aŭdiĝas la unua raporta E-elsendo de la Pola RetRadio el Rejkjaviko lige kun la daŭranta tie 98-a Universala Kongreso de Esperanto.

E_elsendo el la 23.07.2013

$
0
0

En la komenca parto de nia marda E-elsendo de la Pola RetRadio aŭdiĝas la 2-a rekta sonraporto el la 98-a UK en Rejkjaviko. Krome ĉe la adreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵo, temo el la pola gazetaro kaj la 3-a de Prelego pri Islando de Þórbergur Þóđarson el la 52-a numero de “La Tradukisto”.

E_elsendo el la 26.07.2013

$
0
0

Vendrede, la 26-an de julio  ĉe la adreso: www.pola-retradio aŭdiĝas la lasta raporta E-elsendo de la Pola RetRadio el Rejkjaviko lige kun la daŭranta tie 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni prezentas novaĵon el Pollando pri planoj de la akademia kunlaboro inter Pollando kaj la Paska Insulo. Aŭdiĝas krome la 4-a kaj la lasta fragmento de Prelego pri Islando de Þórbergur Þóđarson el la 52-a numero de “La Tradukisto”.

E_elsendo el la 30.07.2013

$
0
0

La 251-a E-elsendo grandparte estas dediĉita al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Krom raportista retrorigardo al kelkaj  ĝiaj eventoj ni prezentas la 1-an parton de interparolo kun la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes pri difino de novaj agadkampanoj, konformaj al la premisoj de la akceptita en Rejkjaviko Strategia Laborplano. Komence de la elsendo ĉe: www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵo ligita kun la proksimiĝanta 69-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944.

Viewing all 2433 articles
Browse latest View live