October 29, 2013, 8:36 am
Kun Arlette kaj Edmond Plutniak el Francio ni ne sole kundividas la impresojn pri la E-Semajno en la hispana Lloret de Mar, sed ankaŭ informas pri la baldaŭa 2-a E-Rendevuo en Stella Plage en Francio (http://arrasesperanto.free.fr/).
La 277-a E-elsendo de la Pola Retradio komenciĝas per aktualaĵoj. Ni informas pri la morto de la unua postkomunista ĉefministro de Pollando, Tadeusz Mazowiecki, pri interveno de svisaj sindikatoj defende por polaj laborantoj kaj pri helpo de Eŭropa Komisiono por Sirio. La mardaj temoj el la pola gazetaro rilatas al miloj da rifuĝantoj el Oriento ĉe la polaj limoj kaj pola aranĝaĵo por produktado de grafeno. En scienca bulteno ni donas la atenton de inventaĵo de polaj lernejanoj. Temas pri poŝlampo por blinduloj. Al demenco ni revenas en la kunteksto de influanta ĝin obezeco.
Muzike ni ĉerpas denove el la koncerto de “Montjuit” kadre de la 21-a Semajno de Kulturo kaj Turismo dum kiu aranĝo ni renkontiĝis kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj.
Tradicie en unuopaj rubrikoj estas legeblaj kaj paralele aŭskulteblaj novaĵoj, sciencaj informoj kaj interparolo kun ge-roj Plutniak.
↧
November 1, 2013, 1:15 pm
Kadre de la ciklo „Konindaj poloj” ĉi-semajne ni proksimigas la silueton de elstara pola etnografo, esplorinta i.a. la kulturon de ajnoj, Bronisław Piłsudzki. Antaŭ ĉ. unu semajno sur Hokkaido estis malkovrita busto de ĉi tiu elstara 19-jarcenta polo, ekzilita al la Fora Oriento de la caraj aŭtoritatoj. En 278-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas komence al la solenataj i.a. en Pollando Festo de Ĉiuj Sanktuloj kaj sekvanta ĝin Tago de la Mortintoj. Ni informas pri la nunjara laŭreato de la korea Hajpin-Nacia Premio. Mallonga leterkesta rendevuo finas la elsendon, en kiu muzike ni citis i.a. el la insurgenta kanto omaĝe al la batalintoj de la Varsovia Insurekcio 1944.
Novaĵo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia elsendopaĝo.
↧
↧
November 5, 2013, 9:45 am
Per antaŭmikrofona renkontiĝo kun Ilona Kouthny kaj Carina Pereira ni referencas al la komenciĝinta en la Poznana Universitato Instruista Trejnado. Komence ĉe la adreso: www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, temo el la pola gazetaro kaj sciencaj informoj.
Muzike akompanas Andrzej Tomecki en kanzonfragmento pri „Varŝavaj knabinoj” kaj Flavio Fonseca per fragmento de kanzono pri „Tago Tropika”, kiu devenas el la KD „Simbiozo”.
Aktualaĵoj pri funebraj solenaĵoj de Tadeusz Mazowiecki kaj pri baldaŭ komenciĝontaj en Torino Polaj Tagoj; sciencaj informoj pri sukcesoj de la kliniko Budzik elkondukanta personojn el komato kaj pri promesoplena terapio por personoj kun Down-sindromo troviĝas en la rilataj rubrikoj de nia elsendoplatformo. Ĉiujn eblas samtempe aŭskulti kaj legi. Ankaŭ la interparolo kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas aŭskultebla aparte.
↧
November 8, 2013, 8:50 am
7 novajn mirlokojn en Pollando rekomendis la legantoj de “National Geographic Traveler”. Mallonge ni prezentas ilin en la felietono pri vizitindaj lokoj. Per aktualaĵoj ni referencas al la proksimiĝanta 95-a datreveno de la reakiro de la suvereneco fare de Pollando, solenota la 11-an de novembro. Tiutage en Varsovio komenciĝas la Klimata Konferenco. Samtage en la fora Pekino finiĝas Festivalo de la Pola Kulturo. Tio estas pliaj temoj de la aktualaĵoj. E-informoj enhavas malĝojan informon pri la forpasinta Lena Karpunina. Ni informas krome pri nova E-kurso en la Jagelona Universitato gvidata de Maria Majeczak: https://docs.google.com/document/d/11tZd-r470uOjg1l5lwmkf9rkCwD-Ys5Tu7s8WctPTwQ/preview
Aktualaĵoj kaj felietono el la 280-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo.
↧
November 12, 2013, 12:33 pm
Nia antaŭmikrofona gasto estas marde, la 12-an de novembro 2013 Ivan Colling el Brazilo, studento de Interlingvistikaj Studoj kaj dufoja preleginto dum la aŭtuna Arkones-2013. Komence ni donas la atenton al la tragedio plaginta Filipinojn kaj Klimata Uno-Konferenco en Varsovio. Niaj aktualaĵoj referencas i.a. al patriota edukado de junaj poloj, libro-vendomaŝinoj en la polaj stacidomoj kaj novaj servoj de Pola Poŝto. Per temo el la pola gazetaro ni referencas al prognozoj ekonomiaj por Pollando dum la scienca informo sciigas, kiel la brita vendejreto Tesco varbas klientojn per moderna teknologio. Mélanie Prin en nova kanto de Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli konvinkas nin, ke >„kiam la suno malnoviĝas, povas eĉ okazi, ke la koro rejuniĝas”<.
Konsultu: http://www.youtube.com/watch?v=7_Y56CXhfKo
Elektitaj novaĵoj [paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj] kaj la interparolo troviĝas en apartaj rubrikoj ĉe nia paĝo www.pola-retradio.org
↧
↧
November 15, 2013, 12:20 pm
Ignacy Jan Paderewski estas la heroo de nia felietono en la 282-a E-elsendo de Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org. En la pola Bydgoszcz daŭras Internacia Muzika Festivalo sub lia nomo, sed li estis ne sole mondfama pianisto kaj komponisto, sed ankaŭ politikisto kaj ŝtatviro grave meritiĝinta por la reakirita suvereneco de Pollando en 1918. Niaj kulturaj informoj rilatas al filmaj sukcesoj. La filmo pri romaa poetino Papusza akiris rekonon en Hispanio, la filmon pri maharaĝo savanta polajn infanojn dum la 2-a mondmilito rigardis en Hinda Unio 150 milionoj da personoj. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. Muzike ni citas el la komponaĵoj de I.J. Paderewski, lia Menueto kaj Simfonia Polonia.
Tradicie aktualaĵoj kaj felietono el la elsendo estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en apartaj rubrikoj de nia paĝo.
↧
November 19, 2013, 2:12 pm
La poemaro de Ángel Arquillos López “Mediteraneaj eroj” estas la ĉeftemo de nia 283-a E-elsendo de Pola RetRadio en Esperanto. Ni ne sole citas kelkajn liajn poemojn, sed kelkan atenton donas al la aŭtoro mem kaj al la recenzaj vortoj de Jose Maria Rordiguez Hernandez el ĉi tiu poezivolumeto. Krome ni prezentas kelkajn akualaĵojn kaj mallongan sciencan bultenon. Ĉi-lastaj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la paĝo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org.
↧
November 22, 2013, 4:14 am
Przemyśl, la urbo en la sud-orienta Pollando ricevis inter 19 aliaj eŭropaj urboj la premion EDEN-2013. Ni informas pri tio enkonduke al la nunsemajna felietono dediĉita al ĉi tiu vizitinda loko, kiun ni memorigas el nia arkivo. Komence de la 284-a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la pasinta komence de novembro laŭvica datreveno de la skandala kampanjo de la hitlera Germanio kontraŭ profesoroj de la Jegelona Universitato direktitaj al la koncentrejo Sachsenhausen. Ĝis la fino de novembro 4 Reĝaj Rezidejoj en Pollando estas libere viziteblaj, jen do atentigo por ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne vizitis ĉi tiujn historie valorajn lokojn. E-informoj rilatas al la E-kongresoj en Vjetnamio kaj Ĉinio. Kuntekste de ĉi lasta kantas hodiaŭ en nia elsendo Eruda Li. La elsendon ĉe www.pola-retradio.org finas tradicia Leterkesto.
Aktualaĵoj kaj la felietono el la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia retejo.
↧
November 26, 2013, 6:07 am
Kun Maritza Gutierrez el Kubo ni renkontiĝis fine de la lasta UK en Rejkjaviko. Tio estas okazo rerigardi al la evoluo de la kuba E-movado post la lasta tiea UK, enpensiĝi ĉirkaŭ problemoj de la landa kaj regiona laboro de UEA kaj evidente paroli pri la Havanaj E-Elsendoj. En la informa segmento de la 285-a E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org ni revenas al la problemo de senlaboreco en EU, kun plezuro ni informas pri premio por Polaj Ŝtataj Arbaroj kaj en scienca rubriko atentigas, ke pri tumoroj 90-procente respondecas aliaj ol genetikaj faktoroj. Muzike akompanas nin Amindaj. El ilia KD eldonita de Vinilkosmo ni muzike citas du kanzonojn „Lasu la malĝojon flugi” kaj „Tiel la mondo iras”.
Progresantojn atendas paralela aŭskultado de informoj kaj legado de iliaj tekstoj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Aparte estas aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
↧
↧
November 29, 2013, 12:51 pm
Jan Czerski, kies silueton ni prezentas, estas laŭvica koninda polo, kiu pro politikaj dum dispartigo de Pollando, ekzilita al Siberio, famiĝis kiel rekonita malkovrinto de la Orienta Siberio. Nian 286-an elsendon ĉe www.pola-retradio.org inaŭguras kulturaj informoj pri la distingita pola poeto Andrzej Zagajewski en Ĉinio kaj pri la nova poŝtmarka serio dediĉita al la perdiĝintaj dummilite artverkoj. Krome aŭdeblas E-informoj. La elsendon fermas mallonga Leterkesta renkontiĝo. Kantas Esperanto Desperado sian kanton “Lando de Amo”. Ĝi devenas el la KD eldonita de VINILKOSMO “Brokantaĵoj”.
La kulturaj informoj kaj la feleotono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia retejo.
↧
December 3, 2013, 6:39 am
Pascal Dubourg Glatiny dum la septembra ARKONES prelegis pri interesa internacia eldonprojekto rilatanta al artaj interŝanĝoj en komunista periodo. Tiutema libro kaj krome lia plej nova libro rilatanta al la kontaktoj inter la arto kaj scienco estas la objekto de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. Ĉeokaze el la interparolo ni ekscias pri interesa E-lingva ekspozicikatalogo pretigita de berlinaj artistoj – el la komence menciita eldonprojekto – por la pasintjara bienalo en Venecio. Pliaj informoj ĉe la retpaĝo de la eldonisto kie mendeblas la katalogo de Kuehn Malvezzi ĉe la Venecia bienalo 2012 -http://www.moussepublishing.com/printed/kuehn_malvezzi/komuna_fundamento.php
En la komenca parto de la 287-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en aktualaĵoj ni informas unualoke pri la akriĝanta situacio en Ukrainio, pri salajrologa Ĉinio kaj pri Madridaj vendejoj por senlaboruloj. Temoj el la pola gazetaro levas la demandon pri aĉetomanio, kiun spronas plasta mono, t.e. bankaj kartoj. Scienca temo rilatas al esploroj pri hormono de feliĉo kiel efika rimedo kontraŭ kancero. Hodiaŭ fragmente ni aŭskultas la kanton de Magnus „Ekstere” el la KD „Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo. Progresantojn tradicie atendas paralela aŭskultado de informoj kaj legado de iliaj tekstoj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En aparta rubriko estas ankaŭ aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
↧
December 6, 2013, 3:14 am
La mezepokaj polikromiaĵoj en Małujowice en la suda Pollando, lastatempe renovigitaj kaj rekonitaj kiel la nova vidindaĵo de la lando, estas la temo de la felietono de la 288-a E-elsendo el Varsovio. Krome ni prezentas la sonscenon el la pasintsemajna Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo pri la plej novaj eldonaĵoj, per kiu programero tradicie Ionel Onet inaŭguras la Tagon. Sekvas fine mallonga Leterkesto, en kiu por la novembraj donacintoj, reagemaj aŭskultantoj kaj ĉiuj aliaj kantas Alejandro Cosavella. Ni prezentas fragmente lian kanton „Tuj” el lia KD „Hej”. Felietono pri vizitinda Małŭjowice estas paralele aŭdebla kaj legebla en la koncerna rubriko de la paĝo www.pola-retradio.org.
↧
December 10, 2013, 5:38 am
Malferma Tago de la CO en Roterdamo havas sian specifan etoson. Vi sentos ĝin en la bonvenigaj vortoj de la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, kiu salute alparolas la alvenintajn gastojn kaj la ĉefpreleganton, d-ron Federico Gobbo. Ni prezentas la 1-an parton de lia prelego: “Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj”. En la informa parto de la 289-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la decido de la urbo Częstochowa subvencii en 2014 ankaŭ naturgeneran teknologion kaj pri rusaj turistoj, kiujn logas Pollando. El la pola gazetaro vi ekscias pri laŭvicaj voĉoj ĉirkaŭ eŭro en Pollando. Mekanika abelo el la Varsovia Politekniko – jen informo ne sole por la mielfrandemuloj. Elsendante el la vintra Pollando kun plezuro ni aŭdigas fragmente “Sambon de la koloroj”, kiun kantas Dirce Sales.
↧
↧
December 13, 2013, 4:07 am
La 154-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof pasontan nur post du tagoj la Pola Retradio omaĝas per aparta elsendo. Nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki felietonas pri Zamenhof-biografioj sur sia bretaro. Barbara prezentas specimenon el la biografia libro de Marjorie Boulton “Zamenhof – aŭtoro de Esperanto”. La fragmento rilatas al la UK-1912 en Krakovo dum kiu la kreinto de Eperanto prezentis sian lastan paroladon en la rolo de la “majstro”. Komence de la 290-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵo pri la loko de polaj gejunuloj en la lastaj esploroj de OECD rilate la poentadon de lernokapabloj de 500 mil gejunuloj en 65 landoj. Tio estas teksto paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko novaĵoj. Kantas Georgo Handzlik.
↧
December 17, 2013, 11:59 am
La 2-a son-dokumenta parto de la prelego de d-ro Federico Gobbo “Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj” estas la ĉefa programero en la 291-a E-elsendo de Pola Retradio ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. En la komenca parto de la Varsovia E-elsendo ni parolas pri la elspezemo de poloj en la kunteksto de Kristnasko, pri la traktadoj kun rusoj rilate la eksportadon de ovoj fone de la krizo de ovovendado en la Unio. En nia scienca rubriko ni eksplikas la misterojn de la reala kaj de la perceptata, sentata temperaturo. Elektitaj temoj el nia hodiaŭa E-elsendo estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
↧
December 20, 2013, 8:22 am
La Bonaera UK-2014 atendas. Rapidpaŝe proksimiĝas la fino de la unua aliĝperiodo, tial la lokon de la tradicia Leterkesto prenas interparolo kun KKS, Clay Magalhães, ĉirkaŭ la lastaj prikongresaj informoj konsulteblaj ankaŭ rete - http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html. Komence de la 292-a E-elsendo ĉe http://pola-retradio.org ni proponas aktualaĵon kaj felieton kun laŭvica interesa polo, ĉi-foje Marcin Król el Żurawica. Tradicie elektitaj tekstoj el la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj. Aparte eblas aŭskulti la interparolon kun KKS de UEA.
↧
December 24, 2013, 12:14 pm
„Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado” de Louis Fréchette en la traduko de Francisko Lorrain konsistigas la ĉefan parton de nia 293-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas mallonga informa parto, el kiu informo pri la pola kontribuo al la restaŭra fonduso de la Baziliko en Bet Leĥem estas paralele aŭdebla kaj aŭskultebla en la rubriko novaĵoj. La elsendon akompanas fragmente hungara, pola kaj kanada kristnaskaj kantoj, la du unuaj en la E-versio.
Ĝojplenan, serenan kaj pacan Kristnaskon !
↧
↧
December 27, 2013, 11:24 am
Kruszwica – urbo de legendoj estas la laŭvica koninda loko, kiun ni prezentas en la 294-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni prezentas kulturajn informojn – jen pri nova signalo anonconta la semajnfinojn en Varsovio, jen pri ekspozicio dediĉita al fama klasika pentraĵo „Knabino kun perlo” en Szczecin. En E-informo ni prezentas novajn korespondantojn de Akademio de Esperanto. Fine aŭdiĝas Leterkesto. Novaĵoj kaj la felietono estas legeblaj kaj aŭskulteblaj paralele en koncernaj rubrikoj. Daŭras tempo de kristnaskaj kantoj, ni prezentas du en la E-versioj. Malnovan polan kantas Remigiusz Kossakowski, la alia estas tute nova kaj originala. Muzikon komponis kaj kantas SoNori, la vortojn verkis Aleksandra Wanatuki.
↧
December 31, 2013, 11:23 am
D-ro Federico Gobbo aŭdiĝas en la 3-a kaj la lasta parto de sia prelego “Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj”, kiun li prezentis dum la novembra Malferma Tago de la CO. En la informa parto de la 295-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni parolas sumige pri la nombro de pasaĝeroj en la polaj flughavenoj en 2013; la temo el la pola gazetaro konfirmas, ke mizero ne malhelpas feliĉosenton. La baldaŭa poŝtelefona Gardanĝelo kaj ĉiel rekomendinda ĉokolado jen temoj baze de sciencistaj esploroj. En nia lasta E-elsendo en 2013 kantas Ralph Glomp kaj JoMo (lia kanto devenas el la KD eldonita de Vinilkosmo). Eĉ tri tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
Feliĉan Novan Jaron 2014 !
↧
January 3, 2014, 10:50 am
Frank Selten el Germanio estas la antaŭmikrofona gasto de la unua E-elsendo de la Pola RetRadio en 2014. Kvankam ni memorigas kelkajn E-rilatajn biografiajn informojn de nia gasto ni ĉefe koncentriĝas pri lia kariero de ĵazmuzikisto de la bando Barrelhouse aŭdigante specimene fragmentojn el ĝia plej lasta KD Creole Spirit. Komence de la 296-a programo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri interesa ekspozicio pri Pilgrimanto de la Jarmilio en Lodzo. Nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al pastro profesoro Michał Heller. La E-informo rilatas al la antaŭnelonge aperintaj E-lingvaj lernolibroj pri fiziko. Kelkaj tekstoj kiel kutime estas paralalele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rilataj paĝorubrikoj.
↧