Birute Rozenfelde el Latvio, unu el la plej novaj Honoraj Membroj de UEA rakontas antaŭ nia mikrofono pri sia esperantisteco, aparte komencoj de la famaj Baltiaj E-Tagoj. En la informa parto de la 297-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni parolas pri Ĉinio kiel atrakcia laborloko, pri stabila grupo de polaj internaŭtoj. Dank’ al temo el la pola gazetaro ni informas pri grandaj informkampanjo lige kun eksporto de polaj fruktoj. En la scienca bulteno ni informas pri sukceso de polaj esploristoj, kiuj troviĝas en la libro de TIME kaj pri esplorado de makakoj helpe de…. tabletoj. Muzike akompanas nin ĉina kantistino Ling Phang plenumante popularan polan popolan kanton.
E_elsendo el la 07.01.2014
E_elsendo el la 10.01.2014
Fragmenta sonsceno el la renkontiĝo de AERA, tio estas amikoj de la E-lingva Radiofonio dum la Rejkjavika UK aŭdiĝas kadre de la nunsemajna Leterkesto. Komence de la 298-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kultura informo pri Festivalo de la kristnaskaj kantoj kaj daŭrantaj al ĝi eliminadoj kaj tiukuntekste fragmente aŭdiĝas du polaj kristnaskaj kantoj en la plenumo de Remigiusz Kossakowski kaj la grupo Muzilo. Hodiaŭ ni felietonas krome pri la vizitinda urbo Wałcz kaj pri novaj eldonaĵoj rilataj al Oomoto.
E_elsendo el la 14.01.2014
Konrad Andrzejczuk oratoris dum la Rejkjavika UK pri la kongresa temo. Ni prezentas en nia 299-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org la rilatan sonscenon, per kiu li venkis en la Oratora Konkurso destinita por junaj esperantistoj. En la komenca parto de la elsendo ni informas pri kreskantaj laborofertoj en la Interreto, pri eksterlandaj studentoj en Pollando. El pola gazetaro ni eksciis, ke polojn atendas sanpasportoj, ke ĉinoj atendas polan pulvorigitan lakton. Nia scienca temo eksplikas ŝanĝojn en nia cerbo lige kun matematiko. Elektitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto „Junaj Idealistoj devenas” el la KD de Vinilkosmo Elektronika Kompilo; „Jam temp’ esta” estas kanto el la KD Simbiozo.
E_elsendo el la 17.01.2014
La 300-a E-elsendo el Varsovio per la felietono pri Krzysztof Arciszewski, la 17-jarcenta pola konkerinto de la Nova Mondo serve al nederlandanoj malkaŝas i.a. la sekreton, kial Nederlando malgajnis la rivalaldon establiĝi en Brazilo. “Melankolio” el la KD >Tom Jobim en Esperanto< en la plenumo de Alejandro Cosavella kompletigas temsegmenton ligitan kun Brazilo, kiun en la lastaj semajnoj vizitis Barbara. La jubileo de la Pola RetRadio en Esperanto speguliĝas en nia Leterkesta Rendevuo. Komence la kulturbulteno informas pri la itala bildstrio dediĉita al Jan Karski, la semajnfinaj koncertoj de la Varsovia Filharmonio omaĝe al Wojciech Kilar kaj la Varsovia koncerto de Stefanos Korkolis lige kun la inaŭguro de la greka prezidanteco en EU.
E_elsendo el la 21.01.2014
Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo estas la antaŭmikrofona gasto de nia 301-a E-elsendo el Varsovio – www.pola-retradio.org. La temo de la interparolo registrita antaŭnelonge en Bona Espero estas ne sole la distingoj de ge-roj Grattapaglia pro ilia socia kaj ekologia laboro, sed ankaŭ kelkaj ŝanĝoj en la funkciado de ĉi tiu grava centro, utiliganta Esperanton. Komencaj aktualaĵoj rilatas al avanco de Pollando en la Rangolisto de Ekonomia Libereco kaj al la plej nova raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj”. La scienca informo traktas la manieron reagi je streso en la perspektivo de niaj estontaj sanproblemoj. Muzike akompanas en nia marda elsendo Flavio Fonseca kantante la poeziaĵon de Geraldo Mattos „En mia ĝardeno” el ilia komuna KD „Simbiozo”. Novaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ la interparolo kun Ursula Grattapaglia estas aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
E_elsendo el la 24.01.2014
Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo – konforme al la antaŭanonco – en la dua antaŭmikrofona renkontiĝo daŭrigas prezenti informojn pri la aktuala stato, funkciado kaj planoj de la legendeca Bona Espero. Komence de nia 302-a E-elsendo aŭdiĝas kulturkroniko, en kiu ni i.a. informas pri elstaraj poloj, kiujn en 2014 oni honoras lige kun iliaj rondciferaj naskiĝdatrevenoj, kaj pri laŭvica – aperinta en Ĉinio – poezivolumeto de Wisława Szymborska, pola literatura Nobel-premiitino. Nia Leterkesto gravaparte estas dediĉita al la venintaj reagoj je la 300-a elsendo de Pola RetRadio en Esperanto. La informoj de la kulturkroniko kaj la 2-a parto de interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas jam aŭdeblaj ĉe unuopaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org.
E_elsendo el la 28.01.2014
„Ĉiamen plu” de Perdita Generacio estas unu el la KD-oj kunproduktita kun Vinilkosmo, per kiu en 2013 riĉiĝis nia muzika E-kulturo. Al ĝi kaj al LPG estas dediĉita la nunsemajna muzika elsendo. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, en kiuj ni referencas i.a. al la situacio en Ukrainio kaj la lastlunda omaĝo al la viktimoj de la holokaŭsto. Ni krome informas i.a. pri nova dulingva paĝo de la Instituto pri la Nacia Memoro: www.truthaboutcamps.eu kaj pri nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo funkciigita en Rumanio. En scienca bulteno de la 303-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.com ni informas pri la unua pola glacivino kaj pri la ŝanĝiĝanta dieto de polusaj ursoj. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
E-elsendo el la 31.01.2014
Unu el la vizitindaj urboj de Pollando estas Trzebiatów. En la 304-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni memorigas nian felietonon al ĝi dediĉitan. Komence en nia kulturkroniko ni informas pri Grammy-Premio por pola ĵazmuzikisto kaj pri la kultura evento, kiu inaŭguris la 600-jariĝon de la polaj-turkaj diplomatiaj rilatoj, kiu pasas en 2014. Per E-informo ni memorigas pri la nova limdato por IKU-2014 okazonta dum la Bonaera UK, reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA. Fine de la elsendo tradicie aŭdiĝas la leterkesta programo. En la rubriko “Novaĵoj” estas paralele aŭsulteblaj kaj legeblaj informoj de nia kulturkroniko kaj la felietono pri Trzebiatów.
E_elsendo el la 04.02.2014
Birke kaj Bertilo Wennergren post 10-jara foresto koncertis kadre de la riĉa kultura programo de Arkones 2013. Tio estis ankaŭ la okazo renkontiĝi antaŭ nia mikrofono por paroli pri ilia kelkjara estado en Koreio, la laboro de Bertilo pri reeldono de POMEGO kaj lia aktivado en la Akademio de Esperanto, krome pri ilia komuna muzikado kaj koncertado. Specimenoj de ilia komuna koncerto aŭdiĝas en la 305-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Komence ni informas pri distingo de meritiĝinta polino fare de la brita edzino kaj jarrezultoj de la publika biciklo-luejo Veturilo en 2013. En la temoj el la pola gazetaro i.a. ni parolas pri restriktoj kontraŭ la tabakfumado laborloke. Nia scienca bulteno notas sukceson de pola studentino projektinta aviadilon kaj informas pri spuroj de tiom ekzotikaj rabobestoj kiel – jaguaroj kaj lampartoj sur la tereno de la nuna Pollando. Aktualaĵoj kaj informoj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj en la akompano de du kantoj el ilia Arkones-koncerto troviĝas en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
E_elsendo el la 07.02.2014
Prof. Humphrey Tonkin estas nia antaŭmikrofona gasto en la kunteksto de tre baldaŭ lanĉota ĉeĥa traduko de “Maskerado ĉirkaŭ la morto” de Teodoro S. Ŝvarc, alivorte Tivadar Soros. En la 306-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni komence prezentas kulturkronikon informante pri la 100-jara jubileo de la ne plu vivanta pola komponisto Andrzej Panufnik kaj pri israelaj koncertoj omaĝe al la 80-jariĝo de Krzysztof Penderecki. Nia felietono ĉi-semajne estas dediĉita al Henryk Sławik, unu el polaj Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, kiu dum sia dummilita estado en Hungario savis ĉ. 30 mil polojn kaj 5 mil judojn. La nunsemajna leterkesta programero havas simbolan dimension kaj finas ĝin E-kanto de Esperanto Desperado de sur ilia KD “Brokantaĵoj” eldonita de Vinilkomso “Espo Despo”. Kulturaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en apartaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun prof. Humphrey Tonkin estas prezentata aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
E_elsendo el la 11.02.2014
Kun Mirejo Grosjean ni interparolas pri la januara 5-a Afrika E-Kongreso kaj pri planataj pliaj E-aranĝoj sur la afrika kontinento. Komence de la 307-a E-elsendo ĉe www.pola-reradio.org aŭdiĝas informa segmento, en kiu ni i.a. informas pri senlaboreco en la eŭrosfero en 2013, pri postuloj de la turka malplimulto en Germanio kaj longa kunloĝado de polaj junuloj kun la gepatroj. El la scienca bulteno eblas ekscii pri la plej profunda fervojtunelo ekde oktobro 2013 funkcianta en Istanbulo kaj pri kanadaj esploroj rilate la tangoterapion. Muzike akompanas nin kanto el la KD “Afrika Kompilo” eldonita de Vinilkosmo >Kiu lingvo por la homaro<. Aktualaĵoj kaj informoj el la scienca bulteno kaj ankaŭ interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
E_elsendo el la 14.02.2014
Nova vidindaĵo, proponata en la 308-a E-elsendo, estas la Kastelo en Będzin, en la suda Pollando. Komence ĉe la adreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturaj informoj, ĉiuj en la kunteksto de la varsovia Nacia Muzeo. E-informoj rilatas al la eventoj en Brazilo kaj en Pakistano. En nia leterkesta renkontiĝo – krom reagi al la korespondaĵoj de niaj geaŭskultantoj – ni i.a. referencas al la pasinta la 13-an de februaro Monda Tago de Radio lanĉita de Unesko kaj al la ĉi-rilata mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokowa. Kulturaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
E_elsendo el la 18.02.2014
Fabio Santos el Goiânia, Brazilo renkontita en Bona Espero estas la gasto de nia 309-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni interparolas pri la porpaca Festivalo okazinta tie dum la pasintjara septembro, en kiu Esperanto ludis apartan rolon. En la elsendo aŭdiĝas speciale komponita por ĝi kanzono, kvankam ne temas pri koncerta surbendigo. Ĉefloke de la elsendo ni referencas al la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco en akompano de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ilia “Valso por amikoj”. En la aktualaĵoj ni informas pri monitorado de laboro de universitataj diplomitoj en Varsovio kaj pri “hoteloj” por polenigantaj insektoj. Nia trarigardo spegulas ekonomiajn problemojn. En la scienca bulteno ni ligas al novaj malkovroj pri gesta lingvo de ĉimpanzoj kaj praepokaj spuroj de kranitrepanado en Peruo. Krome Merlin kantas fragmente la titolan kanzonon de sia KD eldonita de Vinilkosmo “Por la mondo”.
E_elsendo el la 21.02.2014
Jan aŭ Juan Szychowski – firme ligita kun Argentino – estas laŭvica koninda polo kun kiu eblas konatiĝi en la 310-a E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Komence ni proponas aktualaĵojn – temas pri interkompreniĝo rilate la konflikton en Ukrainio, Tago de la Gepatra Lingvo kaj la 204-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin. Nia informo reference al la GK-oj de UEA koncernas la nunjaran Esperantologian Konferencon dum la Bonaera UK. Fine ni renkontiĝas kadre de la leterkesta programero. Adiaŭante la nunjaran Semajnon de la Internacia Amikeco ni faras tion kun JoMo kaj lia kanto “Esperanto”, devenanta el la KD de Vinilkosmo “JoMo friponas”. Tekstoj de aktualaĵoj kaj de la felietono troviĝas en apartaj rubrikoj de nia elsendoplatformo. Eblas ilin samtempe aŭskulti kaj legi.
E_elsendo el la 25.02.2014
I.a. “Esperantolehti” el Finnlando, “La Revuo Orienta” el Japanio kaj “Bulteno” de Esperantista Klubo en Praha estas traktitaj en nia felietono El la E-Gazetaro. Komence de la 311-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la informa parto ni sciigas i.a. pri la helpo de la pola Caritas por Ukrainio kaj pri la pola helpokampanjo por la Centrafrika Respubliko, pri la decido de Islando ĉesigi membriĝoklopodojn en la Eŭropa Unio. El la temoj de la pola gazetaro ni elektis tiujn pri la pola merkato de elektronikaj servoj kaj polaj vinoj sur tabloj de eksterlandanoj. En la scienca bulteno ni referencas al esploroj de koreoj pri FAZ-sindromo kaj pri tio, ke ankaŭ birdoj ŝatas cigaredojn tamen por la celoj malsamaj ol la homo. Hodiaŭ Melanie Prin kantas la aŭtoran kanton de Lorenzo Tomezzoli (la vortoj kaj la muziko) pri somero en Greziljono. Aktualaĵoj, sciencaj informoj kaj la felietono kutime estas samtempe legeblaj kaj aŭskuteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La kanto estas sekvebla per la adreso ĉe youtube: http://www.youtube.com/watch?v=kw7UaJm5wzk.
E_elsendo el la 28.02.2014
En nia ĉi-semajna felietono ni rakontas pri Bałtów kaj la tieaj dinosaŭraj spuroj. Tiun felietonon en la 312-a elsendo ni ĉerpis el nia arkivo. Tute aktuala estas la informo, ke la nova sezono de la varsoviaj bicikloluejoj Veturilo komenciĝas. Publika noto pri tio klarigas, ke la vorto devenas el Esperanto kaj prezentas ĝian signifon. En kulturkroniko ni informas pri komenciĝonta venontsemajne Pola Jaro en Turkio kaj pri la pola libro distingita en la kategio “Non Fiction” de la prestiĝa konkurso BolognaRagazzi Award. Komunumrilata estas la informo pri la maja Malferma Tago de la CO en Roterdamo. La programon finas mallonga leterkesta renkontiĝo. Komencas ĝin propono de ŝanĝita – se eĉ provizore – signalo de la E-elsendoj de Pola Retradio, ekde nun aŭdiĝanta ĉe www.pola-retradio.org. Reagojn je tiu propono la Redakcio atendas senpacience. Informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
E_elsendo el la 04.03.2014
„Klezmerim Sennomaj” kaj ĝia gvidanto Peter Baess estas la gastoj de la 313-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio,org. La interparolo surbendigita dum la lasta Arkones en la pola Poznano estas interplektita per fragmentoj de la donita tie koncerto. Pro la amplekso de tiu sondokumento la informa parto de la programo estas malapleksa. Ni informas pri aferoj ĉirkaŭ Ukrainio, sekve ni referencas al la unia raporto pri la nuntempaj sklavoj en Eŭropo kaj fine ni informas pri la varsovia Saloneto de Bela Libro. El la pola gazetaro ni elektis temon pri kreskanta pola eksporto al la Proksima Oriento. Komencaj aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubriko >novaĵoj<.
E_elsendo el la 07.03.2014
Nia ĉi-semajna felietono estas dediĉita al prof. Włodzimierz Sedlak. La komenca
programero de la 314-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org reference al la pola
gazetaro relevas la demandon de la polaj artverkoj rabitaj kaj perdiĝintaj dum la
2-a modmilito. En E-informoj ni sciigas baze de la Gazetaraj Komunikoj de UEA
pri ekspozicio de E-Libro en la Amsterdama Universitato kaj pri progresoj al la 3-
a Monda KER-ekzamentago. Leterkesto finas nian vendredan E-elsendon, en kiu
ni muzike citas el la kazono de bulgara esperantisto Miŝo Zdravev “Printempo”. La
felietono pri profesoro Sedlak estas paralele legebla kaj aŭskultebla en niapaĝa RetRadio_07.03.2014
rubriko “Felietonoj”.
E_elsendo el la 11.03.2014
En la 315-a E-elsendo de la Pola Retradio aŭdiĝanta la 11-an de marto 2014 ni revenas al literaturaĵoj. Lige kun la pasinta la 8-an de marto Tago de Virinoj mi memorigas koncize la silueton de Katarzyna Smerczyńska, la naskiĝinta meze de la 19-a jarcento pola montaranino, kaj fragmenton de ŝia rakonto “La unuaj paŝoj”. Per novaĵo kaj temo el la pola gazetaro ni informas pri Pollando laŭ diversaj rangolistoj kaj pritaksoj. “Canis” estas krome la sciencbultena novaĵo pri nova radiografo el Pollando. Informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj pere de rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org. La literaturan elsendon akompanas muzikcitaĵoj el la verko de Witold Kilar – Muziko de la montaro – La Radikoj.
E_elsendo el la 14.03.2014
Kun Humphrey Tonkin ni interparolas pri la nuna stato de la E-Movado. Komence en la 316-a elsendo de Pola RetRadio ni prezentas kulturkronikon informante pri planata kultura investaĵo en Łazienki-Parko en Varsovio kaj pri disponigitaj al la publiko keloj de la ĉefurba Malnovurba Kvartalo. La felietono dediĉita al la vizitinda loko en Pollando kondukas nin al Zwierzyniec en la orienta Pollando. Informoj el la kulturkroniko kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo www.pola-retradio.org.