Quantcast
Channel: Pola Retradio en Esperanto
Viewing all 2433 articles
Browse latest View live

E_elsendo el la 18.03.2014

$
0
0

Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo, aktivuloj de IFEF estas la gastoj de la 317-a elsendo de la Pola RetRadio: www.pola-retradio.org. La temo de la renkontiĝo estas i.a. la proksimiĝanta  Internacia Kongreso de esperantistaj fervojistoj en la itala San Benedetto del Tronto. En la komenca parto de la varsovia E-elsendo ni referencas al situacio ĉirkaŭ eventoj en Ukrainio. Pliaj temoj estas modernigo de la fakultato de la Pola Filologio en la budapeŝta Universitato. Multiĝo de polaj patroj solece edukantaj infanojn kaj feriado de poloj en 2013 estas temoj, kiujn ni ĉerpis el la pola gazetaro. La sciencan temon ni dediĉas al la pola dormomasko por tiuj, kiujn interesas efika dormo daŭranta de du ĝis tri-kvar horoj diurne, t.e. tag-nokte. Muzike akompanas nin hodiaŭ Kajto per la kanzono “Mia propra trajno” el ilia KD “Lokomotivo rulu nun”. Komencaj aktualaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” eblas aŭskulti aparte inter­paprolon kun niaj hodiaŭaj gastoj.


E_elsendo el la 21.03.2014

$
0
0

Kun Christine Graissaguel,  la ĉef­organizantino de la Meditereanea E-Semajno ni mallonge retrorigardas al ĝia laŭvica eldono okazinta antaŭ unu semajno en la sudfranca Les Issambres. En la komenco de la 318-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas informojn rilatajn al situacio ĉirkaŭ Ukrainio, i.a. subskribo de la politika parto de la asociiga traktato inter la Eŭropa Unio kaj ĉi tiu ŝtato. kultur­kroniko enhavas informojn pri la komenciĝinta Semajno de la Hispana Kinoarto en 7 polaj urboj kaj la inaŭgurita en la varsovia Nacia Muzeo ekspozicio dediĉita al Aleksander Gierymski. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. Hodiaŭ ni prezentas en ĝi la kanzonon de Maurice Benin “Nur”, kiu devenas el lia KD “In’Spir” eldonita de Vinilkosmo. La aktualaj kaj kulturaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en koncernaj paĝoj de nia paĝo. Interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto estas aparte aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

E_elsendo el la 25.03.2014

$
0
0

La forpaso de Geraldo Mattos ampleske speguliĝas en la 319-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni adiaŭas la elstaran E-poeton, movadanon kaj akademianon, eksan prezidanton de la Akademio, reference i.a. al la informoj de Roger de Castro Gotardi kaj Ivan Colling. Ni krome memorigas unu el la lastaj interparoloj donitaj de li al la E-Redacio de Pola Radio dum la Zagreba UK en Zagrebo. Komence de la elsendo ni proponas aktualaĵojn, kiuj daŭre rilatas al Ukrainio. El la pola gazetaro ni elektis temon pri la merkato de manĝopretaj produktoj en Eŭropo, kaj en la scienca bulteno ni referencas al konsideradoj de futurologoj ĉu maŝinoj/robotoj preterkuros homon. La  aktualaĵoj, scienca informo estas samteme legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Krome la arkiva interparolo kun prof. Geraldo Mattos el 2001 estas aŭskultebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono. Kiel muzika akompano de la elsendo rolas Minaturo 5, lapoeziaĵo de Geraldo Mattos,  por kiu  muzikon komponis kaj kantas ĝin Flavio Fonseca. Ĝi devenas el la KD eldonita de BEL “Simbiozo”.

E_elsendo el la 28.03.2014

$
0
0

Nia nunsemajna felietono kondukas al Stargard Szczeciński en la okcidenta Pollando. Ni ne sole listigas ĝiajn plej elstarajn historiajn vidindaĵojn, sed krome proksimigas unu el la legendoj ligitaj kun ĝia Pentokruco – la plej granda en Eŭropo. Komence de la 320-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia kulturoniko pri la komenciĝ­anta en Varsovio Festivalo „Karesma Lamentado” kaj pri la lastaj eventoj ligitaj kun la Pola Jaro en Turkio. Nia movada informo reference al la GK de UEA memorigas al junaj esperantistoj pri la proksimiĝanta limdato kandidatiĝi por terminologia seminario. La elsendon fermas Leterkesto, en kiu ni i.a. levas movadajn demandojn kaj memorigas, ke jam post unu semajno – la 4-an de aprilo 1959 ni solenos la 55-jariĝon de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj en la Internacia Lingvo, kiun tradicion daŭrigas Pola RetRadio. Tiuokaze la Redakcio atendas reagajn mesaĝojn kaj kontribuojn. La felietono kaj informoj de kultur­kroniko estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

E_elsendo el la 01.04.2014

$
0
0

Mirejo Grossjean, la prezidant­ino de ILEI en interparolo kun nia Redakcio priparolas la prioritatajn agadkampojn de sia oficperiodo. La informa parto de la 321-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org unualoke mencias la lastlundajn interparolojn Putin-Merkel. Ni informas krome pri daŭranta rekrutado de la uniaj oficistoj kaj pri tio, ke ne ĉiuj poloj povas ŝpari. Pli optimisma informo aŭdiĝas inter temo el la pola gazetaro i.a. pri la unua loko de Pollando koncerne produktadon de elektronikaĵoj en Eŭropo. Scienca temo rilatas al tio, kiel la religiemo speguliĝas en la konstruo de la homa kortekso. Muzike ni memorigas la ne plu ekzistantan svedan knabinan koruson „Trifolio” kaj ĝian pacemfazan kanzonon „Ĉi-nokte sonĝon sonĝis mi…” La komencaj aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto estas aŭdebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.

E_elsendo el la 04.04.2014

$
0
0

La 55-a datreveno de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj pasanta la 4-an de  aprilo 2014 estas la ĉeftemo de la 322-a elsendo de la Pola Retradio. Tiukuntekste ni prezentas ampleksan programeron kun la antaŭ­mikrofonaj intervenoj de kelkaj el la malnovaj kaj dukaze ankaŭ aktualaj redaktoroj de niaj programoj: Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn kaj Milada Szwedo. Nia aparta gasto estas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller.  Komence de la elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ili rilatas al eventoj ĉirkaŭ Ukrainio t.e. ĉesigo de kunlaboro de la usona NASA kun Rusio kaj humaneca helpo de poloj por ukrainanoj helpe de Caritas Polska kaj la Pola Poŝto. Aktualaĵoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la novaĵ­rubriko de nia paĝo. La opiniinterŝanĝo ĉirkaŭ la 55-a datreveno de la E-Redakcio de Pola Radio estas aparte aŭdebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

E_elsendo el la 08.04.2014

$
0
0

Kio kaŝiĝas malantaŭ la devizo “Esperanto tuj” klarigas Thierry Saladin renkontita en marto dum la Meditereanea E-ista Semajno en Les Issambres. Komence de la 323-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ni informas pri modernigoj de polaj monbiletoj, pri novaj laborofertoj lige kun Pasko kaj pri Ekstremaj Krucovojoj, kiuj logas ĉiam pli da enpensiĝemajn junulojn. Temo el la pola gazetaro rilatas al bonstatiĝado de poloj kaj la scienca temo malkaŝas la sekretojn de la dieto de pompejanoj. Muzike ni aŭdas fragmente “Himnon de Esperhe” de Dolchamar el ilia KD eldonita de Vinilkosmo “Rebela Sono”. Aktulaĵoj kaj scienca temo  estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas  aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.

E_elsendo el la 11.04.2014

$
0
0

Unu el la „patroj” de la profesia E-redakcio de Pola Radio, kreiĝinta la 4-an de aprilo 1959, red. Jerzy Uśpieński mallonge gastas en nia ĉi-semajna Leterkesto. Komence de la 324-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la ekspozicio senvualig­anta kruelaĵojn de la 2-a mondmilito „Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas”, kiu nun estas prezentata en Krakovo. Nia felietono proksimig­anta konindan konon traktas pri la kreinto de la Transanda Fervojo, Ernest Malinowski. Zbyszek Matczak informas pri revivigo de iu E-evento en la esperantista vivo de Szczecin okazonta jam morgaŭ. Fine ni renkontiĝas kadre de Leterkesto, en kiu dominas reagoj je la 55-a jubileo de la unua profesia E-Redakcio en la publika radiostacio, kiu estis Pola Radio. Informo kaj felietono tradicie estas paralele aŭskult­eblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.


E_elsendo el la 15.04.2014

$
0
0

La 97-a morto­datreveno de Ludoviko Zamenhof estas la ĉeftemo de la 325-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.com. Per felietono de la dojena varsovia esperantisto, Jeremiasz Ratajczyk (Pola Esperantisto 2/2012) dediĉita al la Tomboŝtono de la Majstro ni omaĝas tiun ĉi datrevenon aŭdigante fragmente tri kanzonojn dediĉitajn al la kreinto de la lingvo kaj lian poemon Ho, mia kor’. Kantas koruso „Esperanto”, Remigiusz Kossakowski, Georgo Handzlik kaj Nikolin. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj: pri la dimanĉa marŝo omaĝe al la viktimoj de Katyń-viktimoj en Varsovio kaj solvita konkurso por Paskaj Palmoj en Kurpie-regiono. Nia  scienca bulteno informas pri interesa inentaĵo de polaj studentoj por ne­plenlertuloj uzantaj komputilojn kaj pri tio, kiel trodrinkado influas la maljuniĝ­adon. Ĉiuj menciitaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

E_elsendo el la 18.04.2014

$
0
0

La aktualaĵoj de la 326-a elsendo de la Pola Retradio ligas al la festata i.a. en Pollando, Pasko. El nia arkivo ni aŭdigas interparolon kun profesoro Leszek Kordylewski, pri lia profesia laboro en Usono kaj E-vivo. Fine aŭdiĝas nia Leterkesto kun multaj mesaĝoj ankoraŭ ligitaj kun la jubileo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio, kiu pasis la 4-an de aprilo. La aktualaĵoj estas legeblaj kaj paralele aŭskulteblaj en la rubriko Novaĵoj ĉe la paĝo www.pola-retradio.org. Ankaŭ la inter­parolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

E_elsendo el la 22.04.2014

$
0
0

Lidia Zamenhof estas la fama filino de d-ro Zamenhof, kiu aktive movadumis, verkis kaj tradukis. Sendube ŝia tradukista ĉefverko estas “Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz. En la 327-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas la komencan parton de ĉi tiu romano el la tempo de Nero. Sendube rekomendinda literaturaĵo pro la fakto, ke la libro estas aktuale apenaŭ aĉetebla. Komence de la elsendo aŭdiĝas temo el la pola gazetaro rilatanta al eventoj en Ukrainio. Niaj aktualaĵoj – legeblaj kaj paralele aŭdeblaj en la rubriko novaĵoj – rilatas al la nova sezono de la ŝafbredaj herbejoj en la pola montaro, eksporto de pola biero al Ĉinio kaj Hinda Unio, fine al pliaj polaj urboj en la reto Cittaslow.

E_elsendo el la 25.04.2014

$
0
0

La 238-a E-elsendo de Pola RetRadio grandparte estas dediĉita al la evento, kiu estos la kanonizo de Johano Paŭlo la 2-a kaj Johano la 23-a, la du papoj, kies influo al la historio estas ne­trotakseblaj. Por esperantistoj aparte grava kaj interesa estas la fakto, ke Johano Paŭlo la 2-a estis tiu papo, kiu kiel la unua uzis Esperanton en sia komunikado kun homoj de la tuta mondo. Tiutekste ni memorigas liajn historiajn mesaĝojn el 1991, per kiuj li turnis sin al gejunuloj dum la Mondaj Tagoj de Junularo en Częstochowa. Niaj aktualaĵoj ankaŭ estas ligitaj kun ĉi tiu evento. El la arkivo ni memorigas felietonon dediĉitan al la naskiĝurbo de Karol Wojtyła, nun ĉiam pli multnombre vizitata de turistoj. En nia programo ne mankas E-informoj kaj leterkesta renkontiĝo. La aktualaĵoj kaj la felietono estas samtempe aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.com

E_elsendo el la 29.04.2014

$
0
0

André Grossmann el Alzaco, Francio estas la gasto de nia 329-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun la prezidanto de Mulhouse-Esperanto kaj redaktoro de la Sud-Rejna Kuriero ni interparolas i.a.  pri la loka movado kaj aktivadoj, pri komputila trejnado kaj evolu­perspektivoj de la E-komunumo ligitaj kun junularo. Kadre de la aprila staĝo de la federacio koncertis Mélanie Prin, ni memorigas do el ŝia repertuaro la kanzonon „Forlasi la ŝafaron” de Gilbert Digon kaj Lorenzo Tomezzoli. Komencaj aktualaĵoj rilatas al polinoj sur la balotlistoj al la Eŭropa Parlamento kaj helpo de polaj kamparanoj al bizonoj el Białowieża-Parko. Per la temo el la pola gaztetaro ni referencas al eventoj en Ukrainio informante pri usonaj soldatoj en Pollando. La scienca bulteno traktas la influon de televido je dormoaŭro de infanoj. Krome ni informas pri pliaj esploroj koncerne la lingvon carabayo. Aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas samtempe aŭskult­eblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

E_elsendo el la 02.05.2014

$
0
0

En la 330-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni referencas al la festa komenco de majo en Pollando, do i.a. festata la 2-an de majo Tago de Flago kaj la 3-an de majo la 223-a datreveno de la Konstitucio 1791. La kultur­kroniko rilatas al la ekde morgaŭ funkcionta nova programo en la varsovia Parko de Fontantoj kaj eventoj kadre de la Pola-Turka Jaro. Nia nunsemajna felietono pri koninda polo mallonge traktas la figuron de Michał Wadowita, sciencisto, kiu en 16-a jarcento igis sian naskiĝurbon Wadowice fame konata. Kiel sciate Wadowice nun famas unuavice kiel la naskiĝurbo de Johano Paŭlo la 2-a. Kadre de E-temo ni pludonas la informon pri multaj enretigitaj artikoloj de Scienca Revuo kaj fine ni renkontiĝas en Leterkesto. Kadre de ĝi i.a. ni memorigas la kanton “Ne forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin. Se vi volas pli bone konatiĝi kun ĝiaj vortoj sekvu la adreson: https://www.youtube.com/watch?v=OFKpOaLWucI. En la elsendo kantas krome pri la vigliga efiko de majo Andrzej Tomecki. Informoj de kulturkroniko kaj nia felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj de nia paĝo.

E_elsendo el la 06.05.2014

$
0
0

En la literatura segmento de la 331-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la 2-a fragmento el la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz “Quo Vadis”, en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komenca parto de la elsendo niaj informoj referencas al la lasta intervjuo de la Ĝenerala NATO-Sekretario, al la Tagoj de la Pola Kavalerio. Tiun informon ornamas muzikcitaĵo el la pola ulana kanto. Temo el la pola gzetaro levas la demandon de enspezodiferencoj inter kontraktaj kaj etataj laborantoj. Kio kaŭzas, ke en Francio oni konstatas malkreskon de la nombro de kapreoloj eksplikas nia scienca temo. Muzike akompanas nin la ensemblo de la Varsovia Politekniko, kiu por la jubilea UK-1987 pretigis muzikan spektaklon pri la varsovia folkloro. Aktulaĵoj kaj scienca temo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la unuopaj rubrikoj de nia paĝaro.


E-elsendo el la 09.05.2014

$
0
0

Nova turisma atrakciaĵo en la nordokcidenta Pollando kaj felietono pri la urbo Gniew en la pomeria regiono komencas nian 332-an E-elsendon ĉe www.pola-retradio.org. E-informo rilaltas al la muzika konkurso por kiu kontribuojn oni atendas ĝis la fino de majo. En Leterkesto ni traktas lastajn teknikajn problemojn kaj reagojn je niaj literaturaj eroj, laste dediĉitaj al Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Muzike akompanas nin Kajto kaj La Perdita Generacio. La turisma informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

E_elsendo el la 13.05.2014

$
0
0

Omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie Boulton estis dediĉita la prelego de Humphrey Tonkin dum la lastsabata (10.05.2014) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo „M. Boulton, poeto fajre kora”. Ni prezentas en nia 333-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĝian 1-an parton. La komenca informo rilatas al la buĝeto de la Eŭropa Parlamento en 2014, temo el la pola gazetaro traktas eksporton de polaj busoj Solaris al Italio. La scienca temo relevas la influon de elektro­aranĝaĵoj je la birda migrado. Muzike akompanas nun la kanto de Duoble Unu el la KD „Senlimiĝis” – Esti si. La komenca informo kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

E_elsendo el la 16.05.2014

$
0
0

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario estas la gasto de la 334-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org dividante la informojn pri siaj aprila/marda vizitoj en la kongres­urboj: Bonaero kaj Lille. Komence de la elsendo aŭdiĝas kulturaj informoj pri Nokto de Muzeoj en Varsovio kaj la sonorilo Johano Paŭlo la 2-a, la unuan fojon eksonoranta la plej proksiman dimanĉon sur Wawel-altaĵo en Krakovo. La E-informoj rilatas al akceptitaj terminologiaj staĝanoj kaj serĉataj staĝanoj de E@I. Fine de la elsendo sekvas leterkesta renkontiĝo. La kulturaj informoj kaj la interparolo troviĝas en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Muzike akompanas nin fragmente la unua E-Tango el Svedio.

E_elsendo el la 20.05.2014

$
0
0

La 2-a parto de la prelego de Humphrey Tonkin omaĝe al 90-a vivjubileo de Marjorie
Boulton estas la ĉefa parto de la 335-a varsovia E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Ĝi aŭdiĝis dum la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la 10-an de majo. Komencaj informoj rilatas al la novaj donitaĵoj pri la eksterlandaj studentoj en Pollando kaj pri la konserviĝanta malemo de poloj rilate enkondukon de la unia valuto. Niaj scienca bulteno traktas inventaĵon de pola junulo, la t.n. serĉhorloĝon por personoj grizaĝaj. La alia temo traktas novajn malkovrojn pri araneoj kaj araneaĵoj. La aktualaĵoj kaj sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj
aŭskulteblaj ĉe unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

E_elsendo el la 23.05.2014

$
0
0

La 336-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org entenas la trian kaj la lastan parton de la omaĝa prelego de Humphrey Tonkin lige kun la 90-jariĝo de unu el la plej elstaraj E-poetinoj, Marjorie Boulton. Ĝi estis prezentita dum la 40-a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la 10-an de majo 2014. En la komenca parto de la elsendo la kulturkroniko notas la komenciĝantan rekonstruon de 7 ortodoksaj kirkoj en la orienta Pollando kaj la kulturan kunlaboron de la polaj kaj svedaj studentoj. En nia arkivo ni memorigas vizitindan lokon en Pollando, Wodzisław Śląski.

Viewing all 2433 articles
Browse latest View live